Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Wilhelm Pahls

La plej grava decido en nia vivo

Zusammenfassung

Wilhelm Pahls zeigt in wenigen Schritten den Weg zur Errettung auf. Die Hauptpunkte lauten:

  • Das größte Problem des Menschen
  • Der einzige Ausweg
  • Deine Entscheidung ist entscheidend!

8 Seiten, Best.-Nr. 5-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse


La plej grava decido en nia vivo

Ekzistas multaj gravaj decidoj en nia vivo, sed estas nur unu el ili, kiu superas ĉiujn aliajn en sia graveco. Tiu, kiu lasis ĝin forpasi, efektive vane vivis. Pro tio mi volas vin, kara leganto kaj kara legantino, elkore peti, ke vi atente studu tiujn paĝojn kaj serioze pripensu tion, ĉu la plej grava decido de via vivo estas klarigita.

La plej granda problemo de la homo

Ĉu viro aŭ virino, juna aŭ maljuna, riĉa aŭ malriĉa – en unu punkto ni estas egalaj antaŭ Dio: Ni estas kulpaj. Ne temas pri tio, kiom da bonaĵoj aŭ malbonaĵoj ni faris. Ni ĉiuj estas separitaj de Dio ek de la komenco de nia naskiĝo. Ni malatentis Dion kaj liajn ordonojn. Ni iris niajn proprajn vojojn. Ni foriris de Dio kaj pro tio ni meritas Lian koleron. Ĉar Dio estas justa kaj sankta Dio, Li responsigas nin en sia tribunalo. El ni mem ni povas kontribui nenion, kio helpus al nia „sen-kulpigo“. La kulpo de la homo estas lia plej granda problemo.

La sola elirvojo

Ĉu ekzistas elireblo el tiu ĉi dilemo? Jes, Dio mem kreis la vojon al la savo. En la Biblio ni ekkonas Dion ne nur kiel la sanktan kaj justan Dion, sed ankaŭ kiel la amoplenan Patron. Li ne volas, ke ni poreterne pe­reu kaj ke ni estu por ĉiam separitaj de Li. Kontraŭe, Li volas, ke ni estu savitaj kaj ke ni poste vivu en intima rilato al Li – ĉi tie kaj en la eterno.

Por ebligi tion Dio en sia amo sendis Jesuon Kriston, sian Filon, en tiun ĉi mondon, por ke li alprenu la punon pro nia kulpo anstataŭ ni. Kaj ĝuste tion Jesuo faris. Li fariĝis homo. Li klarigis al ni la misteron pri la regno de Dio, la sfero de sia regado. Li montris al ni, kiom granda estas la amo de Dio. Jesuo mortis sur la kruco sur la monteto Golgoto, proksime de la urbo Jerusalemo.

Jesuo mortis anstataŭ ni, pro nia kulpo. Dio akceptis tiun anstataŭan morton de Jesuo kaj revivigis Lin el la mortintoj. Pro tio ni povas esti savitaj de nia baza problemo, de la separigo de Dio. Ni ne bezonas porti la punon de nia kulpo mem, ĉar Jesuo prenis ĝin sur sin.

Ankaŭ vi povas esti savita, sed vi ankaŭ povas perei. Temas pri via decido. Ĉu vi volas esti savita kaj poste vivi ĉe Dio en la eterna gloro? Tiam vi nepre plue legu.

La unua paŝo: Ekkonu vian kulpon!

Multaj homoj ne ekkonas sian pekon. Aliaj vidas ĝin, sed ili provas ĝin lerte kaŝi. Ni estas ludantoj el nia homa naturo. Ĉiam denove ni majstre sukcesas maski nian intencon kaj faras alian impreson ol kiel konformas kun la faktoj. Sed antaŭ Dio ĉio estas evidenta. Li konas nin bone. Ni estas antaŭ Li kiel la malfermita libro. Li konas ĉiujn detalojn de nia vivo. Antaŭ la aliaj homoj estas eble parte kaŝi siajn pekojn. Oni povas motivigi la malatenton de diaj ordonoj per multaj senkulpigoj. Sed ĉe Dio tiaj senkulpigoj ne validas. En la Biblio ni povas legi: „Ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos“ (Galatoj 6,7).

Certe vi forgesis multajn de viaj pekoj. Dio ne forgesis ilin. Eble vi provas kaŝi viajn pekojn. Dio faris ilin konataj. La pekoj, kiujn vi faris kiel juna viro, la pekoj, kiujn vi faris kiel juna virino, ili iam aperos. Tiam falos ĉiu masko. La Biblio diras: „Estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita“ (komp. Luko 12,2). Tiam Dio responsigos vin pro via peko kaj devos vin puni.

Tion Li devas fari, kvankam la kontentigo por la kulpo jam estas farita. Kvankam la pardono estas preta. Sed la pardonon nur povas ricevi tiu, kiu scias, ke li estas kulpa. La ekkono kaj konfeso de la propra peko estas la unua paŝo por la savo.

La dua paŝo: Konfesu vian kulpon!

Mi pensas, ke en nenia loko de la Biblio la vojo al la pardono de la pekoj estas pli bone klarigita ol en la psalmo 32.

La Biblio multe raportas al ni pri la reĝo Davido. Li ekkonis, ke li estas kulpa antaŭ Dio, kaj li suferis je tio. Sekve de tio li konfesis sian pekon al Dio kaj Dio pardonis ĝin al li. Davido poste skribis en la psalmo 32,1-5:

„Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero. Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis de mia ĉiutaga ploregado. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano… Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis. Mi diris: „Mi konfesos la kulpon de mia peko.“

Kutime la malsanulo vokas la doktoron, kaj la dronanto krias por helpo. Kion faris Davido, kiam li ekkonis sian pekan staton? Li direktis sin al Dio kaj petis Lin por helpo. Li konfesis sian kulpon al Li. Kaj sekve de tio li ricevis pardonon.

Certe vi ne povas rememori pri ĉiu unuopa peko en via vivo. Ankaŭ ne estas grave, ke ni analizu nian pasintecon ĝis ĉiu detalo. Sed ni devas ekkoni, ke ni ne estas separitaj de Dio surbaze de kelkaj gravaj pekoj, sed ke nia tuta vivo estas karakterizita de la peko.

Ni ribelis kontraŭ Dio per tio ke ni iris nian propran vojon. Nia tuta vivmaniero estas trapenetrita de la peko. Sed la promeso de Dio validas: „Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco“ (1. Johano 1,9).

La tria paŝo: Invitu Jesuon, ke li eniru en vian vivon!

Kiu ekkonas sian pekan staton, sentas deziron havi iun ajn, kiu ekde nun staru ĉe lia flanko. Dio pardonas al ni, se ni konfesas. Sed ne estas sufiĉe nur konfesi la pekajn agojn. Ni bezonas iun, kiu donas forton al ni, vivi la novan vivon. Tiu ĉi „iu“ estas Jesuo Kristo. Jesuo venis por forpreni nian tutan kulpon. Sed Li volas fari pli. Li faras nin infanoj de Dio kaj donacas al ni komplete novan vivon.

En la evangelio laŭ Johano, ĉapitro 1, versiklo 12, ni legas la promeson: „Sed al ĉiuj, kiuj lin [Jesuon] akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo.“

Tion ankaŭ vi povas sperti hodiaŭ! Venu al iu loko, kie vi estas tute sola, kaj ekparolu kun Jesuo. En tiu preĝo ne temas pri belaj aŭ multaj vortoj. Gravas, ke vi estu sincera. Jesuo estas ĉi tie kaj vin aŭdas. Li vidas vian koron kaj vin komprenas.

Diru al Li per propraj vortoj, ke vi nun volas veni al Li, ke vi ekkonis, ke vi estas pekulo kaj ke vi pekis kontraŭ Dio kaj homoj. Petu Jesuon por pardono de via kulpo. Poste danku al Li, ke Li mortis sur la kruco ankaŭ pro viaj pekoj.

Sed poste vi ne haltu meze de la vojo! Petu Jesuon, ke Li nun venu en vian vivon. Diru al Li, ke vi ekde nun volas vivi kun Li kaj ne volas plu servi la pekon. Diru al Jesuo, ke Li ekde nun estu via Sinjoro, kaj ke Li transprenu la venontan kondukon de via vivo.

Eble estas malfacile por vi, per propraj vortoj formuli tiun preĝon, do vi povas la sekvan preĝon fari por via propraĵo, por ke vi konfidu vian vivon al Jesuo Kristo:

„Sinjoro Jesuo, ĉi tie mi estas. Mi bedaŭras miajn pekojn. Mi portas mian infanaĝon, mian junaĝon, mian tutan pasintecon al vi. Sinjoro Jesuo, pardoni min! Sinjoro Jesuo, lavu min en via sango! Sinjoro Jesuo, savu min! En la Biblio oni povas legi, ke tiu kiu akceptas vin, fariĝos la infano de Dio. Tion mi nun kredas. Mi jam tre multe aŭdis pri vi. Sed hodiaŭ mi decidas por aparteni al vi. Sinjoro Jesuo, mi nun akceptas vin kiel mian Savanton. Sinjoro Jesuo, venu en mian koron, venu nun en mian vivon; mi volas esti via, kaj vi estu mia por la tempo kaj por la eterno. Ekde nun mi volas esti via propraĵo. Mi volas iri mian vojon kun vi. Mi volas esti via disĉiplo. Kaj mi dankas al vi, ke vi elaŭdis mian preĝon. Amen.“

Via decido estas decida!

Eble vi volas denove legi la klarigon pri la tri paŝoj? Sed poste faru, kion vi nun legis! Faru tion hodiaŭ. Faru tion nun!

Tiam vi povas tion ĉi firme kredi:

1. Kiu prenis siajn pekojn, sian tutan malnovan vivon, en la fido sincere, en la preĝo, al Jesuo, ties pekoj estas pardonitaj. – Tiun tutan proceson la Biblio ankaŭ nomas „konvertiĝo“.

2. Kiu preĝis al Jesuo Kristo kaj en fido akceptis Lin en sian vivon, fariĝis la infano de Dio kaj tiu havas la vivon eternan. – Tiun okazintaĵon la Biblio ankaŭ nomas la „nova naskiĝo“ (Johano 3,3). Tio estas la donaco de la nova vivo fare de Dio.

Se vi iris la vojon ĝis ĉi tie, vi povas ĝoji pri la granda donaco de Dio kaj ĉiam denove danki al Li pro tio.

Nun ekkonu homojn, kiuj travivis la samon. Jesuo volas, ke vi en iu bona komunumo aŭskultu Lian vorton kaj pli bone ekkonu Lin kaj kune kun aliaj kristanoj ĝoje sekvu Lin kaj servu al Li.

Unu el la plej bonaj spertoj de la vera kristano estas, se ankaŭ aliaj homoj per li ekkonas Jesuon kaj Lin trovas. Mi elkore deziras al vi riĉan benon de Dio!

Wilhelm Pahls