Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Prof. Dr. Werner Gitt

Kiamaniere mi venas en la ĉielon?

Die grundlegende Frage, die suchende Menschen sich stellen, wird hier von Prof. Dr. Werner Gitt beantwortet. "Wie findet man den Himmel?" Auf jeden Fall nicht durch eigene Anstrengungen oder Konzepte. "Was aber bringt uns wirklich in den Himmel?" Gott hat die Einladungen für den Himmel schon verteilt wie im Gleichnis des Menschen, der zu einem großen Fest Einladungen verschickte. Doch viele Menschen redeten sich heraus.

Prof. Dr. Gitt ruft dazu auf, nicht so "kurzsichtig" wie diese Leute zu sein. Jesus will uns vor der Hölle erretten und diese wird kein Vergleich zu der sogenannten "Hölle von Auschwitz" sein. Er hat am Kreuz für unsere Schuld bezahlt, wir müssen diese Einladung nur annehmen, dann ist ein Platz im Himmel "gebucht". Ein Entscheidungsgebet soll den Lesern dabei helfen.

Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen!

8 Seiten, Best.-Nr. 120-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse



 Kiamaniere mi venas en la ĉielon?

La demando pri la eterneco estas de la homoj sub­premita. Tion oni povas observi eĉ ĉe tiuj, kiuj tamen meditas pri sia vivofino. La usona aktorino Drew Barrymore ludis kiel infanfilmostelulo en la fantazia filmo „E.T. – la Eksterterano” unu el ĉefroloj. Kiam ŝi iĝis 28-jara, (nask. 1975), ŝi esprimis sian deziron: „Se mi devus morti antaŭ mia kato, oni donu al ĝi manĝi mian funebrocindron. Tiel mi almenaŭ povus supervivi en mia kato.” Ĉu tiu ĉi senpripenseco kaj miopeco rilate la morton ne estas io teruriga?

Dum Jesuo vivis sur la tero, multaj homoj venis al li. Iliaj problemoj preskaŭ ĉiam havis mondecan ka­rak­teron:

  •  Dek eligitaj lepruloj volis resaniĝi (Luko 17,13),
  •  Blinduloj volis reakiri vidpovon (Mateo 9,27),
  •  Iu serĉis helpon ĉe heredkverelo (Luko 12,13-14),
  •  Fariseoj venis per la kaptila demando, ĉu oni pagu al la imperiestro imposton (Mateo 22,17).

Nur malmultaj homoj venis al Jesuo por ekscii, kiamaniere oni venas en la ĉielon. Iu riĉa junulo alparolis lin per la demando: „Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?” (Luko 18,18). Estis dirite al li, kion li faru, nome: forvendi ĉion, je kio alkroĉiĝas lia koro kaj postsekvi Jesuon. Sed ĉar li estis tre riĉa, li ne obeis la konsilon kaj tiel rifuzis pri la ĉielo. Troviĝis ankaŭ homoj, kiuj la ĉielon tute ne serĉis, sed dum la renkontiĝo kun Jesuo ili estis pri ĝi atentigitaj. Kaj poste ili en momento kaptis la okazon. Zakĥeo ekdeziregis vidi Jesuon. Sed li trovis pli ol li atendis. Post la vizito en la domo de Zakĥeo – kvazaŭ dum kaftrinkado – li trovis la ĉie­lon. Jesuo konstatis: „Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo” (Luko 19,9).

Kiamaniere ni povas trovi la ĉielon? 

Post la ĝis nun diritaj vortoj ni povas precizigi:

  •  La ĉielon oni trovas en tute preciza tago. Estas bone tion scii, ja   tiamaniere ankaŭ por vi, kara leganto, estas hodiaŭ eble akiri ĉe Dio     vian eternan vivon.
  •  La akiro de la ĉiela regno ne estas ligita al iu farenda propra kontribuo.
  •  La ĉielan regnon oni povas trovi tute nepreparita.

Niaj propraj konceptoj, kiamaniere veni en la ĉielon, estas tute falsaj, se ni ne eliras de la eldiroj de Dio. Iu furorkantistino kantis pri klaŭno, kiu post multjara laboro en la cirko retiriĝis: „Li venas certe en ĉielon, ja la homojn faris li feliĉaj.” Iu riĉa donatora damo igis konstrui domon por malriĉuloj, en kiu 20 virinoj povis vivi senkoste. Sed ŝi kondiĉigis tion per unu kondiĉo. La virinoj devis akcepti devon, ĉiutage dum unu horo preĝi por la animsavo de la donatora damo. 

Sed kiu nin vere venigas en la ĉielon? 

Por klare kaj kompreneble respondi tiun ĉi demandon, Jesuo rakontis al ni parabolon. En la evangelio laŭ Luko, ĉapitro 14,16 li parolas pri homo [tiu en la parabolo reprezentas Dion], kiu aranĝas grandan feston [ĝi en la parabolo reprezentas la ĉielon] kaj unue dissendas siajn invitilojn nur al cer­taj adresoj. Sed ĉiuj respondoj estas deprimaj. Unu laŭ la alia komencas sin ekskuzi. La unua klarigas: „Mi aĉetis kampon...”, la dua: „Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj...”, la tria: „Mi edziniĝis kun edzino. Tial mi ne povas veni.” Jesuo finas la parabolon per la kondamno de la gastiganto: „Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon” (Luko 14,24).

Laŭ tio oni klare vidas, ke oni povas la ĉielon akiri aŭ perdi. La decida punkto estas la akcepto aŭ la rifuzo de la invito. Ĉu ekzistas iu pli simpla vojo? Certe ne! Se iam multaj homoj estos ekskluditaj el la ĉielo, do ne tial, ke ili ne konus la vojon, sed ĉar ili malakceptis la inviton.

La tri en la parabolo nomitaj homoj por ni ne estas modelo, ja neniu el ili akceptas la inviton kaj venas al la festo. Ĉu nun la festo eble ne okazos? Tamen! Post la rifuzoj la dommastro forsendas invitilojn al ĉiuj direktoj. Nun ne plu troviĝas presitaj invitkartoj kun orenpreso. Nun aktualas nur plu la voko: „Venu!” Kaj ĉiu, kiu akceptas la inviton, ricevas cer­tigitan lokon ĉe la festo. Kio nun okazas? Jes, la homoj venas – eĉ en grandaj aroj. Post certa tempo faras la gastiganto interbilancon: Jen, ankoraŭ tro­viĝas liberaj lokoj! Li diras al siaj servistoj: „Iru eksteren denove! Invitu plu!”

Ĉi tie mi deziras apliki la parabolon sur ni, ja ĝi trafas same precize nian situacion niatage. Ankoraŭ troviĝas liberaj lokoj en la ĉielo, kaj Dio permesas al vi diri : „Venu, okupu vian lokon en la ĉielo! Estu saĝa kaj rezervu vian lokon por la eterno! Faru tion hodiaŭ!”

La ĉielo estas neimageble bela, tial nia Sinjoro Je­suo komparas ĝin kun granda festo. En la unua epistolo de apostolo Paŭlo al Korintanoj (ĉap. 2,9) pri tio tekstas: „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.” Nenio, sed vere nenio sur tiu ĉi tero estas nur iomete komparebla kun la ĉielo. Tiel neimageble bele tie estas! Ni devas neniukaze mistrafi la ĉielon, ja ĝi estas tre valora. Iu malfermis por ni la pordegon en la ĉielon. Tio estas Jesuo, la Filo de Dio! Ni devas lin danki, ke estas tiel simple, atingi tiun lokon. Nun ĉio dependas de nia volo. Nur tiu, kiu estas tiom mi­opa kiel la tri viroj en la parabolo, ne postsekvas la inviton.

La savo okazas helpe de la Sinjoro Jesuo 

En la Agoj de apostoloj (ĉap. 2,21) ni povas legi tre gravan versiklon: „Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.” Tio estas la kerna frazo de la Nova Testamento. Kiam Paŭlo troviĝis en la malliberejo en Filipoj, li trafis en la interparolo kun la karcergardisto la centron: „Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio” (Agoj 16,31).

Tiu ĉi mesaĝo estas, vere, mallonga kaj skiza, tamen trapenetra kaj ŝanĝanta nian vivon. En la sama nokto la karcergardanto konvertiĝis al Jesuo.

Troviĝas io, kion ni kun certeco devas koni: Jesuo volas nin forpreni de la vojo, kiu finas en la malbeateco, en la infero. Pri la ĉielo kaj pri la infero la Biblio diras, ke homoj tie restos poreterne. Unu el am­baŭ lokoj estas brila, la alia terura. Iu tria loko ne ekzistas. Kvin minutojn post sia morto neniu plu diros, ke per la morto ĉio finiĝas. Je la persono de Jesuo decidiĝas ĉio. Nia poreterna restado depends de unu nura persono: Jesuo – kaj de nia rilato al Li!

Kiam mi troviĝis en Pollando por prezenti serion da prelegoj, ni vizitis la iaman pereigan koncentrejon Auschwitz. Dum la daŭro de la Tria regno tie okazis teruraj aferoj. Inter 1942 kaj 1944 tie estis mortigitaj per gaso kaj poste bruligitaj pli ol 1,6 milionoj da homoj, pliparte judoj. En la literaturo oni parolas pri „Infero de Auschwitz”. Mi meditis pri tiu ĉi karakterizo, dum ni estis kondukitaj tra iu gasĉambro, en kiu dum unu procedo 600 homoj devis morti. Estis neimageble terura afero. Sed, ĉu tio vere jam estis la infero?

Ni povis kiel vizitogrupo tamen nur tial inspekti la gas­ĉambron, ke post la jaro 1945 la teruraĵo estis finita. Nun la instalaĵoj estas libere alireblaj por la vizi­tantoj kaj tie neniu plu estas turmentita aŭ gasvenene mortigita. La gasĉambroj de Auschwitz estis tempe limigitaj. La infero laŭ la Biblio tamen daŭras poreterne.

En la enirhalo de la nuntempa muzeo mia rigardo trafis bildon, montranta krucon kun la korpo de Kristo. Iu kaptito gravuris sian esperon je la Krucumito per najlo en la vandon. Ankaŭ tiu artisto mortis en iu gasĉambro. Tamen li konis la Savanton Jesuon. Li mor­tis en iu terura loko, jes, sed la ĉielo estis por li malfermita. Dume el tiu infero, pri kiu la Sinjoro Jesuo en la Nova testamento tiel imprese avertas (ekz. Mateo 7,13; 5,29-30; 18,8), ne troviĝas eskapo kaj neniu savo plu, se iu homo tien venis. Ĉar la in­fero, male ol Auschwitz, estas poreterne en sia funkcio, ĝi ankaŭ neniam povas esti inspektvizitata.

Ankaŭ la ĉielo estas poreterna. Kaj tio estas la loko, en kiun Dio nin volas konduki. Tial permesu vin inviti, veni en la ĉielon. Voku la nomon de la Sinjoro kaj rezervu tiamaniere por vi la ĉielon! Post iu prelego iu sinjorino min demandis, tute ekscitita: „Ĉu do oni povas la ĉielon tiel simple por si rezervi? Tio sonas kvazaŭ en iu vojaĝagentejo!” Mi konsentis kun ŝi: „Tiu, kiu ne rezervas, ne atingas la celon. Se vi volas vojaĝi al Havajoinsuloj, vi bezonas ankaŭ plenumitan flugbileton.” Ŝi demandis denove : „Sed la vojaĝbileto devas esti pagita, ĉu ne?” – „Ho, jes, la flugbileto por la ĉielo samtiel! Tamen ĝi estas tiom multekosta, ke neniu el ni ĝin povus pagi. Estas nia peko, kiu tion malebligas. Dio toleras en sia ĉielo neniun pekon. Tiu, kiu volas post sia surtera vivo esti poreterne kun Dio en la ĉielo, devas unue esti liberigita de sia ŝuldo. Tiun liberigon povas efek­ti­vigi nur la persono senpeka, senkulpa – kaj tiu persono estas Jesuo Kristo. Li nur estas pagipova! Kaj li pagis per sia sango, per sia morto sur la kruco.”

Kaj kion mi nun devas fari, por veni en la ĉielon? Ankaŭ al ni adresas Dio sian inviton por saviĝo. Pli kaj pli intense multaj teksteroj de la Biblio nin invitas reagi al la voko de Dio:

  • »Strebu eniri tra la mallarĝa pordo!« (Luko 13,24).
  • »Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis!« (Mateo 4,17).
  • »Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas« (Mateo 7,13-14).
  • »Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon« (1. Timoteo 6,12).
  •  »Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita« (Agoj 16,31).

Ĉio-ĉi estas tre vigligaj kaj enpenetraj invitoj. Oni sentas en la tekstoj la seriozon, la decidemon kaj la neprecon. Tiel ni konsekvente agas nur, se ni respondas al la invito en la ĉielon per preĝo, kiu povus, en libera formulado, teksti iel tiel:

„Sinjoro Jesuo, mi hodiaŭ legis, ke mi nur pere de vi povas veni en la ĉielon. Mi volas esti iam kun vi en la ĉielo. Savu min do de la infero, en kiun mi pro mia kulpo verdire devus veni. Sed ĉar vi min tiel amas, vi ankaŭ por mi mortis sur la kruco kaj tie pagis la punon por miaj pekoj. Vi vidas mian tu­tan kulpon – ekde mia infanaĝo. Vi konas ĉiun unuopan pekon, ĉion, pri kio mi nun konscias, sed ankaŭ ĉion, kion mi delonge forgesis. Vi konas ĉiun ekscitiĝon de mia koro. Antaŭ vi mi estas kiel malfermita libro. Tia, kia mi estas, mi ne povas al vi en la ĉielon. Mi petas vin, pardonu miajn pekojn, pro kiuj mi el mia tuta koro bedaŭras. Venu nun vi en mian vivon kaj faru ĝin nova. Helpu min, demeti ĉion, kio antaŭ vi ne estas en ordo, kaj donacu al mi novajn kutimojn, kiuj troviĝus sub via beno. Malfermu al mi aliron al via Vorto, la Biblio. Helpu min kompreni, kion vi volas al mi diri, kaj donu al mi obeeman koron, por ke mi faru tion, kio al vi pla­ĉas. Vi estu ekde nun mia SINJORO. Mi volas vin sekvi, montru al mi la vojon, kiun mi iru sur ĉiuj kampoj de mia vivo. Mi dankas vin, ke vi min elaŭdis, ke mi nun rajtas esti infano de Dio, kiu iam estos ĉe vi en la ĉielo. Amen.”

Direktoro kaj profesoro
D-ro-Inĝ. Werner Gitt