Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Living Waters

Bona homo

Beinahe jeder denkt von sich, ein guter Mensch zu sein. Die einen sagen, dass sie fleißig waren und anderen geholfen haben. Andere verweisen darauf, dass sie keine ernsten Verfehlungen begangen haben und halten sich deshalb für gute Menschen. Doch die Frage, die Sie sich stellen sollten, lautet: Bin ich damit auch gut genug, um in den Himmel zu kommen?

Sie können leicht herausfinden, ob Sie es sind, wenn Sie die zehn Gebote (2. Mose 20,1-17) durchgehen.

8 Seiten, Best.-Nr. 38-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse



Ĉu vi estas bona homo?

Preskaŭ ĉiu pri si mem opinias esti bona homo. Kelkaj diras ke ili estis diligentaj kaj helpantaj al aliaj. Aliaj referencas je tio ke ili ne rompis pli gravajn leĝojn kaj tiel ili sin prenas por bona homo. Tamen la demando, kiun oni al si devus starigi, estas: Ĉu mi per tio jam estas sufiĉe bona por povi eniri la ĉielon?

Bonvolu diveni mem!

Facile vi detektos, ĉu vi tio estas, se vi promenos tra dek ordonoj – dekalogo (2 Moseo 20,1-17).

1. Mi estas la ETERNULO, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi!

Ĉu vi starigis Dion en via vivo ĉiam sur la unuan lokon? Jesuo diris: „Amu la ETERNULON, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso” (Mateo 22,37). Kaj tiu amo superas nian amon al niaj gepatroj, gefratoj kaj geamikoj.

2. Ne faru al vi idolon nek bildon!

Probable vi vere ne aranĝis por vi bildojn de diaĵoj, skulptitaj el ligno aŭ ŝtono, tamen vi en viaj pensoj formis al vi bildon de Dio, kiu ne korespondas kun la vero. Falsaj diaj bildoj estas obstakloj por atingi la vivan Dion.

3. Ne malbonuzu la nomon de la ETERNULO, via Dio!

Ĉu vi iam ajn misuzis la Dian nomon por sakri aŭ insulti? La Biblio diras: „Ĉar la ETERNULO ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon!” (2 Moseo 20,7).

4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta!

Same tiel, kiel Dio dum ses tagoj finis sian kreadon kaj la sepan tagon ripozis, ankaŭ ni bezonas unu tagon en la semajno kiel la tagon de ripozo. En ĉiu semajno oni devus unu el la sep tagoj dediĉi al Dio.

5. Respektu vian patron kaj vian patrinon!

Oni siajn gepatrojn ne respektas, se oni kiel infanoj refutas al ili sian bezonatan obeon, se oni pri ili malbone esprimiĝas, se oni ilin malatentas kaj ilin en ilia alta aĝo ne prizorgas.

6. Ne mortigu!

Vi diras ke vi tiun ĉi ordonon ĝis nun ne malatentis. Sed bonvolu pripensi, kion koncerne ĝin diras Jesuo:

„Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro!” (Mateo 5,21-22).

Kaj Johano daŭrigas:

„Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li” (1 Johano 3,15).

En la okuloj de Dio la malamo en la koro estas io samtiel malbona kiel la mortigo. Tiel oni povas tiun ĉi ordonon malatenti jam nur per motivo en sia koro.

7. Ne adultu!

La Biblio diras, ke la malfidelaj en geedzeco kaj tiuj, kiuj vivas malĉastan vivon (ĝuante seksrilatojn ekster la geedzeco) ne venos en la ĉielan regnon
(1 Korintanoj 6,9). Jesuo diras:

„Sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro” (Mateo 5,28).

Ĉu vi probable foje alrigardis alian personon de alia sekso per volupta rigardo aŭ vi eĉ jam makulis vian geedzecon malĉaste?

8. Ne ŝtelu!

Ĉu vi foje sen permeso kunprenis kun si ion, kio apartenis al iu alia (ekz. en via laborloko, en lernejo aŭ hejme ktp.)? Eble temis pri malgrandaj aferoj, kiujn vi ŝtele kunprenis. Sed la valoro de la ŝtelita afero ĉi tie ne ludas rolon.

9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston!

Kiom da mortigoj oni devus fari por esti murdanto? Unu solan! Same tiel estas mensogulo tiu, kiu unu solan fojon mensogis.

Probable ruzaĵoj kaj trompaĵoj por vi ne estas veraj pekoj. Sed Dio tion vidas alimaniere. Unu peko sole, kia ajn ĝi estas, jam estas sufiĉe, por ke oni estas separita de Dio.

10. Ne deziru tion, kio apartenas al via proksimulo!

Oni neniam rajtas avidi ion de tio, kio apartenas al aliaj, ekz. fremdan domon, fremdan aŭtomobilon, fremdan monon, kaj speciale ne fremdan edzinon. Oni ne rajtas envii aliajn pro la maniero de ilia vivo, sed oni devas esti kontenta kun tio, kion oni havas. Ĉu vi atentis tiun ĉi ordonon?

Bilanco

Kiu el ni povas aserti neniam malatenti iun ajn el tiuj ĉi ordonoj, estante tiel senkulpa? La Biblio diras:

„Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio” (Romanoj 3,23).

Ĉu nun vi ekkonis vian situacion? Ĉu ne devas ankaŭ vi agnoski ke vi pekis kaj ke vi havas kulpon antaŭ Dio? Ĉu la fakto ke vi pekis antaŭ Dio vin zorgigas?

La Biblio diras ke ni pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia malamika pensado fariĝis malamikoj de Dio (Kolosanoj 1,21) kaj super ni kuŝas kolero de Dio (Johano 3,36). Kelkaj opinias ke Dio pro sia boneco pretervidos niajn pekojn. Tamen tio ne estas ebla.

Imagu homan juĝiston, kiu okaze de krimoj kaj perfortoj simple kovrus unu okulon. Ĉu vi lin daŭre prenus por bona juĝisto? Ne, tio estus korupta juĝisto!

Dio tamen neniam povas esti korupta juĝisto. Tial Li iam ĉiujn murdintojn, ŝtelistojn, malĉastulojn, mensogulojn, sorĉistojn, idolanojn, blasfemulojn itp. punos. La loko de tiu punado estas la infero, la poreterna malbeniteco (Apokalipso 21,8).

La aŭtenta amo

Dio ne volas ke ni estu poreterne pereigitaj. Li estas plena da kompato kaj kunsento. Tial Li preparis la manieron, kiel vi povas ricevi pardonon de via kulpo. Li invitas vin veni al Li kaj akcepti la pardonon kaj la eternan vivon kiel donacon.

Imagu ke vi staras antaŭ juĝisto pro pluraj seriozaj kontraŭleĝaĵoj. Ĉiuj pruvoj estas konvinkaj. Via kulpo estas pruvita. Tamen vi per bonaj faroj el via pasinto viajn kontraŭleĝajn farojn ne povas prezenti neokazintaj. La verdikto postulas ke vi pagu 500.000 da eŭroj de monpuno aŭ vi ricevas longan prizonpunon. Kaj vi havas en via poŝo nur plu kvin centojn kaj tiel vi la punon ne povas pagi.

Sed nun bonvolu imagi tion ĉi: en la juĝeja salono sidas fremdulo, kiu aŭskultis la tutan proceson. Post la proklamo de la verdikto tiu fremdulo decidas transpreni vian kompletan kulpon sur sin. Li pagas la monpunon kaj la juĝejo tion akceptas, ja la leĝo estas tiamaniere kontentigita. Vi estas proklamita ek de tiu momento libera. Ĉu tio ne estus io mirindega?

Precize tiel Dio procedis kun vi antaŭ proksimume 2000 jaroj! La Biblio diras ke Dio sendis sian Filon Jesuon Kriston sur la teron. Jesuo neniam en sia tuta vivo faris unu nuran pekon. Li estis komplete sen ajna kulpo, kaj tamen li transprenis sur sin nian kulpon, kiam li mortis sur la kruco sur Golgoto:

„Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni” (Romanoj 5,8).

Jesuo mortis sur la kruco pro niaj pekoj. Dio akceptis lian oferon kaj lin revekis al la mortintoj. Tial Jesuo povas diri:

„Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi” (Johano 14,6).

Ĉu vi nun komprenas, kiel forte Dio vin amas? Ĉu vi rekonis ke vi fariĝis kulpaj antaŭ Dio kaj ke vi bezonas pardonon? Se tiel, tiam do faru tion, por kio vin vokas Dio en Agoj de la apostoloj 3,19:

„Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu vorviŝitaj!”

Tiu, kiu pentas kaj konvertiĝas, ricevas pardonon de siaj pekoj. Se vi volas konvertiĝi, do deturnu vin for de viaj pekoj kaj konfidu vin al Jesuo Kristo!

La vera fido

Troviĝas multaj homoj, kiuj „kredas” ke Jesuo ekzistas, tamen ili neniam sin al li konfidis kaj ili neniam lin alprenis sia savanto. Inter la fido, troviĝanta nur en kapo, kaj la vera fido, tamen estas granda diferenco.

Kion signifas, konfidi sin al Jesuo Kristo? Tio signifas ke vi tiel fidas al Jesuo, kiel paraŝutisto, kiu saltas el aeroplano je 5000 m da alteco kaj plene konfidas sin al sia paraŝuto.

La kredo en Jesuon estas – simile kiel en kazo de paraŝuta salto – paŝo de konfido. Decidiĝu kontraŭ la vivo en pekoj kaj por la vivo kun Jesuo! Petu al Jesuo pardoni viajn pekojn kaj veni en vin kaj transpreni la pluan gvidadon de via vivo!

„Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo” (Johano 1,12).

Se vi intencas fari tiun ĉi paŝon, vi povas tiun ĉi tekston fari propra persona preĝo:

„Sinjoro Jesuo Kristo, mi vin dankas, ĉar vi mortis sur la kruco pro miaj pekoj. Mi vidas ke mi vin bezonas. Mi petas, pardonu mian kulpon! Mi bedaŭras pro miaj pekoj. Sinjoro Jesuo, hodiaŭ mi decidiĝas por vi. Mia vivo ek de tiu ĉi momento apartenu al vi. Mi petas vin nun enveni en mian vivon. Mi konfidas min al vi. Transprenu la pluan gvidadon de mia vivo! En la Biblio staras skribite ke tiu, kiu vin akceptas, fariĝas infano de Dio. Mi tion kredas. Mi dankas vin ke vi nun venis en mian vivon kaj mi tiel rajtas esti infano de Dio. Amen.”

Koncerne tiun ĉi preĝon ne temas pri fiksa formulado. Grave estas ke vi pensas honeste kaj serioze. La decidiĝo por Jesuo estas la afero de la koro.

Post tio, kiam vi akceptis Jesuon en vian vivon, Dio vin renovigos deinterne. Vi komencos pensi alimaniere, senti alimaniere. Dio donos al vi novajn fortojn por via vivo. En ĉiu tago legu en la Biblio kaj aŭskultu la vorton de Dio! Estos nia ĝojo, se ni aŭdos pri vi.

Estas eble ke vi ne havas jam ĉiujn respondojn al viaj demandoj. Sed pripensu tion ĉi: Vi ne bezonas koni ĉiujn funkciojn de paraŝuto por tamen povi ĝin utiligi. En la kazo de nepreco estas pli bone tuj kapti la paraŝuton ol unue komenci kurson por povi salti per paraŝuto. Cetere estus eble ke vi ĝin kaptus tro malfrue kaj vi tiel tute nepreparita foriris en vian eternon. Ni petas vin, ne prokrastu vian decidon por Jesuo! Nome, vi ne scias, kiom da tempo vi ankoraŭ havas.