Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Prof. Dr. Werner Gitt

Kiu estas la Kreinto?

An verschiedenen Beispielen wird die Genialität der Schöpfung dargestellt. Als Wissenschaftler erklärt Prof. Dr. Werner Gitt, dass die unglaubliche Information, die in der ganzen Schöpfung steckt, einer intelligenten Quelle bedarf. Diese Quelle ist Gott selbst. Die Wissenschaft kann nur das "Was" analysieren, nicht aber das "Woher".

Das "Am Anfang schuf Gott Himmel und Erde" der Bibel gibt uns eine Antwort auf die Frage nach der Herkunft des Lebens. Der Gedanke, Gott hätte durch Evolution geschaffen (die so genannte "Theistische Evolution"), untergräbt die Autorität der Bibel und ist mit dem christlichen Glauben unvereinbar. Die Bibel zeigt deutlich, dass Jesus der Schöpfer ist. Jesus hat die Menschen geschaffen und liebt sie hingebungsvoll. Darum lädt Jesus dazu ein, diese Liebe anzunehmen.

Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen!

8 Seiten, Best.-Nr. 123-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse


Kiu estas la Kreinto?

La mondo, de ni observata

Jam unu rigardo en la mondon de vivestaĵoj montras al ni la altgradajn celorientitajn konceptojn: la kapbaleno, suĉbesto, estas ekipita tiel, ke ĝi povas droni 3000 metrojn subakve, kaj tamen ne morti dum la maldrono pro dronmalsano. La pego forte batas per sia beko kontraŭ la arbo kaj tamen ne ricevas cerboŝokon.

En la plimulto de okazoj la vivo dependas de la kompleta funkcikapablo de la organoj (ekz. koro, hepato, rano). Ne jam pretaj, ankoraŭ kvazaŭ evoluiĝantaj aŭ duone pretaj organoj estas sen ajna valoro. Tiu, kiu ĉiokaze pensas en la senco laŭ Darwin, devas scii: la evolucio konas neniun celperspektivon kaj direkton de iu pli poste probable funkcianta organo.

Multaj migrantaj birdoj disponas pri aŭtopilota sistemo, kiu ilin sendepende de la veterkaprioloj tag-nokte kun certa trafeco kondukas al la celo. Tiel ekzemple flugas laburnobirdo de Alasko ĝis Havajo por tie travintri. La energikonsumo por 4500 kilometrojn longa flugo estas tre precize kalkulita per 70 g da graso – kaj aldone troviĝas rezervo por la okazo de kontraŭvento per 6,8 g da graso.

La naŭtiluso vivas sur la ekstera rando de disvolvita kalkŝelo, kies interna parto estas dividita je unuopaj septoj. Tiuj pleniĝas diversgrade per gaso, depende de la dronprofundo, ke ĉiam estiĝas ŝvebstato. Niaj modernaj submaraj ŝipoj efikas en tiu komparo vere plumpaj kaj senhelpaj. Tiuj ĉi bestoj prenas lokon normale en profundoj de proksimume 400 m, sed nokte ili maldronas ĝis 100 metroj subakve.

Iu mikroskope malgranda bakterio posedas elektromotorojn, akcelitajn per protonoj, kiuj permesas al ĝi moviĝon antaŭen kaj malantaŭen. En tiel neimageble malgranda spaco de nur ses miliardonoj de kubikmilimetro la bakterio „coli-bacterium” disponas pri ses tiaj motoroj, pri propra elektroproduktejo kaj pri ne tiel malgranda nombro da kemilaborejoj.

Unu nura vivĉelo estas je kelkaj dekpontenciĝoj pli komplike kaj genie koncipita ol ĉiuj de la homo konstruitaj maŝinoj. Ene de ĝi samtempe okazas miloj da regulitaj kaj tempe sinkronigitaj kemiaj procesoj.

En la molekuloj DNA de la vivantaj ĉeloj oni povas trovi la plej altan de la konataj informodensecoj. Kiom da poŝlibroj oni povus per tiu ĉi stortekniko stori en la spaco de unu pinglokapo, se ĝi konsistus nur el DNA-materialo? Tio estus 15 milionoj da ekzempleroj! Se oni ilin staplus, tio donus staplaĵegon de 200 milionoj da kilometroj, kio estas 500-obla distanco inter la tero kaj la luno (384 000 km).

En nia universo troviĝas laŭpritakse 1025 da steloj [unu 1 kun 25 nuloj]. Neniu homviva daŭro estas sufiĉe longa, por ilin nombri. Se oni havus tre rapidan komputilon, kiu dum sekundo povus realigi 10 miliardojn da kalkuloperacioj, oni tamen bezonus por nombri la stelojn 30 milionojn da jaroj.

Se oni observas jam nur tiujn ĉi malmultajn ekzemplojn, do ĉiu pensanta homo devas sin demandi pri la origino de ĉiuj-ĉi geniaj konceptoj. La evolucio, kiun akceptis multaj samtempuloj, ne estas uzebla respondo, ja ĝi ekskluzive ĉion reduktas je materio – ankaŭ la senmezuran aron da informoj en la ĉeloj, la animon kaj la konscion. Sed la naturaj leĝoj de la informoj diras, ke la informo estas io nemateria kaj ĝi tiel bezonas ĉiam iun inteligentan fonton, do per propra volo ekipitan iniciatoron. La inteligento, kiu aperas en la faroj de la kreado, kaj la saĝo, estas verdire superba. La konkludo el la faroj de la kreado al kreanta Iniciatoro estas do nepra. Stariĝas la demando:

Kie ni trovas la respondon kun garantiita vero?

En la kadro de natursciencoj nur esta eble, esplori la realon de spaco kaj tempo, kiu nin ĉirkaŭas per diversaj metodoj de mezurado kaj pesado. Nur la „Kio?” de la kreitaro povas esti pritraktata, sed ne la „De kie?”. La respondo al la dua demando troviĝas ekster ĉiuj homaj klopodoj kaj sekve povas esti respondita nur de la Kreinto mem. Sed kie la Kreinto sin revelaciis? Ĉu en Biblio, en Korano aŭ en iu alia libro de la mondhistorio? Multaj religioj en nia mondo tamen ne povas esti ĉiuj en vero, ja ili estas tre diferencaj kaj donas kontraŭdirajn respondojn. Aŭ ili estas ĉiuj falsaj aŭ nur unu sola povas esti vera. Tre grava kriterio por enketi ilian verecon estas la plenumitaj profetaĵoj. La Biblio estas la nura libro, en kiu, jam longe antaŭe eldiritaj, pruveble efektiviĝis en pli postaj tempoj 3268 profetaĵoj. Neniu alia libro en tiu ĉi mondo disponas pri tia kvalitmarko. La Biblio elstaras kaj estas unika en komparo kun ĉio, kio iam ajn estis skribita. Pro tio la Biblio por mi estas la vorto de Dio, adresita al ni homoj. Jam en la unua versiklo la Biblio respondas nian demandon pri la Kreinto: „En la komenco Dio kreis...“  Tio ĉi bone kongruas kun la supra postulo, trovi inteligentan originon.

Kiu estas la persono de la Kreinto?

Dio ekzistis antaŭ ĉio alia. Antaŭ ol ekzistis la spaco, la tempo kaj la materio, Li estis, kiu agis. Izole observata vekas la unua frazo el la Biblio la impreson, kvazaŭ Dio la Patro sola estus la Kreinto. Decida atentigo, ke ne Li sola estis, kiu kreis, eliras jam el la raporto pri la kreado: „Ni kreu homon” (1. Mos 1,26). Ankaŭ la Sankta Spirito partoprenas, lian kunagadon oni povas elpreni el la 2-a versiklo de la kreoraporto: „... kaj la Spirito de Dio ŝvebis super la akvo.” La Biblio ne diras ĉion unuspire; ĝi informas nin ofte paŝo post paŝo. En la Nova Testamento la demando pri „Kiu?” estas pli precize elrulita. Tiel laŭ la unua ĉapitro de Korintianoj 8,6 Jesuo Kristo klare estas envolvita en la agon de la kreado: „Tamen por ni estas uno Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.”

La hebrea vorto „Elohim“ en 1. Moseo 1,1 estas plurala formo por la Dio-kreinto. Ni povas ilustri al ni la krean agon per iu ĉiutaga okazaĵo: ni veturas kiel familio peraŭte al niaj amikoj. Poste proksimiĝas la tempo de reveturo, tiam mi kiel la familia patro diras: „Do, ni volas veturi hejmen.” Ankaŭ se mi parolas plurale, tio signifas ankaŭ: nur unu sola sidos malantaŭ la stirilo kaj nur tiu efektivigos la veturadon. La ceteraj anoj de la familio samtempe sidas en la aŭtomobilo – ili do „veturas” – kvankam nur la ŝoforo aktive traktas la stirilon, gaspedalon kaj bremspedalon.

Tiu ĉi malforta bildo povas peri al ni la vidpunkton, kiun donas al ni la Biblio pri la realiganto de la kreado. Pere de Jesuo Kristo Dio kreis la mondon. Tiel estas klare formulite ĉe Hebreoj 1,2. La komenco de la evangelio laŭ Johano samtiel dokumentas, ke ĉio, kio ekzistas, havas sian fonton en Jesuo: „Ĉio estiĝis per li kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis” (Johano 1,3).

Jesuo Kristo estas la Kreinto

Pri la krea agado de Jesuo ni povas legi ĉe Kolosanoj 1,16-17: „Ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio kaj en li ĉio ekzistas.” En la videbla, materia mondo ekzistas nenio, kio ne estus kreita per Jesuo. La giganta kosmo kun aro da milionoj da galaksioj estas ĉi tie tiel same inkluzivita kiel la plej fajnaj detaloj en la proceso de unuopaj vivaj ĉeloj aŭ la struktura konstruo de iu atomo. Jesuo ne estas nur la prainicianto de la tuta mikro- kaj makrokosmo; li havas ankaŭ la povon super ili ambaŭ.

Transe de ĉio-ĉi ankaŭ tio, kio por ni ne estas videbla, estas kreita de Jesuo. Li vivigis la ĉielon per sennombraj kreitaĵoj, en la Biblio nomataj anĝeloj. Kiel ĉio estas en la Dia kreitaro multfaceta kaj samtempe ordigita, tiel tio validas ankaŭ por la nevidebla mondo, kiel demonstras ankaŭ la esprimoj: tronoj, regecoj, estrecoj, aŭtoritatoj.

Sed Jesuo ne estas nur la Kreinto, ja li estas ankaŭ la Ekzistiganto de tiu ĉi mondo. Ĉio havas sian ekzistobazon en li. La mondo post sia kreiteco ne estas disponigita al si mem, sed Jesuo tenas kaj ekzistigas ĝin per sia povega vorto. Tiel ni ne devas timi, ke ni forbrulu pro kosma katastrofo de iu interstela kolizio aŭ ke ni frostiĝu pro la estingo de la suno. Jesuo ekzistotenas la mondon ĝis sia reveno.

La homo ne venis en la mondon okaze de loteria ludo, kiel tion opinias la nobelpremiito Jaques Monod, ni estas kreitaj celorientite kaj per firma difino – por esti direktitaj al Jesuo. Sen tiu celo ni maltrafus nian vivon.

La krea agado de Jesuo en la Malnova testamento

En Sentencoj 8,22-24+30 ni legas: „La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo. Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, antaŭ la kreo de la tero. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita. Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto.“ La traduko de Luther uzas la vorton „Werkmeister” [metia majstro] kaj tio same montras la realigan agadon de Jesuo koncerne la kreadon. La versiklo 26 el Psalmo 102 ripetiĝas en la Nova testamento ĉe Hebreoj 1,10 aplikite sur Jesuo: „En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.“

Kiamaniere la Kreinto faris siajn faritaĵojn?

Se ni demandas, kiamaniere la kreado estis realigita, la Biblio revelacias al ni la metodojn de la Kreinto:

  • Per la vorto de Dio: Psalmo 33,6; Johano 1,1-4
  • Sen iu komenca materialo: Hebreoj 11,3
  • Per la povo de Dio: Jeremio 10,12
  • Per la saĝeco de Dio: Psalmo 104,24; Kolosanoj 2,3
  • Laŭ la volo de Dio: 1. Moseo 1,26; Apokalipso 4,11
  • Per la Filo de Dio: Johano 1,1-4; Johano 1,10;
    Kolosanoj 1,15-17
  • Laŭ la esencaj karakterizoj de Jesuo: Mateo 11,29;
    Johano 10,11.

Tiuj ĉi faktoroj estis dum ses kreotagoj efikantaj. Ili ne subiĝas naturleĝajn procesojn kaj tiel oni povas ilin kompreni nur pere de fido. La nun funkciantaj naturleĝoj regulas la procesojn en nia mondo; tamen ili ne estas la unua kaŭzo, sed nur la rezulto de la kreo.

Kio estis al ni donita en Jesuo Kristo?

Li estas la fundamento, sur kiu ni povas bazi nian vivon. Iu ŝparbanko varbas per la slogano: „Sur tiujn ŝtonojn vi povas konstrui!” Pri Kristo ni povas vere diri: „Sur tiun ĉi fundamenton vi povas bazi.” En Kristo ĉio havas sian fundon: la kreitaro, la Biblio, la fido, la savo, la paco, la espero, la vojo al la Patro, la celo de la vivo.

Kristo estas la nerenversebla firma roko (1. Korintanoj 10,4), je kiu frakasiĝas ĉiuj de la homoj inventitaj sistemoj. Se Dio diras: „Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj” (1. Korintanoj 1,19), tiam tio okazas sur la roko de Jesuo. La ideologioj, ateismoj kaj evoluciaj sistemoj ĉi tie disfalas. Ankaŭ la reprezentantoj de tiuj misinstruoj iam devos kurbigi siajn genuojn antaŭ la Sinjoro (Filipanoj 2,10), eĉ se ili nun tiel fervore malakceptas la „Plananton”, la „Desegniston”, la „Kreinton” kaj la „Savanton”.

Kial la evoluciinstruo estas tiom danĝera?

Ĝi ne peras al ni nur falsan mondpercepton, sed ĝi kondukas nin en senesperecon, kiel tion tre trafe priskribis la germana verkisto Jean Paul: „Neniu Dio troviĝas ... Rigida senvoĉa Nenio! Frida eterna Nepreco! Freneza Hazardo ... Tiel ĉiu estas same sola en la vasta kadavrokripto de la universo!”

La evoluciinstruo asertas, ke tiu ĉi mondo per ĝi povas esti klarigita sen la Kreinto. Ĝi miskondukas la homojn tiel konsekvence al ateismo, kaj per la ateisma starpunkto ni, laŭ la atesto de Jesuo, fine venas en la inferon: „Kiu ne kredos, tiu estos kondamnita” (Marko 16,16). Kelkaj provas proklami la evolucion por labormetodo de Dio. Sed se Dio kreus helpe de la evolucio, tiam:

  • ne troviĝus iu unua homparo;
  • ne troviĝus iu origina peko, ĉar „la agresemo estas la akcelrado por akceli la evolucion.” (Joachim Illies);
  • tiukaze Dio uzus la morton kiel instrumenton de la kreado;
  • en tiu kazo la savo per Jesuo, kiu estas kiel kontrasto al la pekinta Adamo ankaŭ „la lasta Adamo” (1. Korintanoj 15,45), perdus sian fundamenton.

Tiamaniere tiuj ĉi eldiroj montras, kiel la t.n. „teisma evolucio” senvalidigus la Biblion en ĝiaj fundamentoj kaj tiamaniere misgvidus nian spiriton. Tial ni povas tiun ĉi falsan ideon el tuta profundo nur rifuzi.

Spirĉesiga penso

Ni ekkonis Jesuon kiel la Kreinton de ĉiuj ekzistaĵoj. Li estas, kiu estis de antaŭ eternoj kaj estas la reĝo de la ĉiela regno. Al li estas disponigita la tuta aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero (Mateo 28,18). Ĉu ni povas percepti tiun ĉi spirĉesigan penson? La viro sur la kruco de Galgato kaj la Kreinto de tiu ĉi mondo kaj de la tuta vivo estas la sama persono! En sia neeligebla amo al ni li permesis sin krucumi sen defendi sin, por ke la pordo en la ĉielon povu malfermiĝi al ni. Tiu, kiu malakceptas tion, perdas ĉion: „Kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon?” (Hebreoj 2,3). Sed tiu, kiu tion akceptas, akiras ĉion: „Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon” (Johano 5,24). Petu do la Sinjoron Jesuon por la pardono de ĉiuj viaj pekoj, por ke vi povu fari ekzamenon en la Dia juĝo, prenu lin por via persona Kreinto kaj Savanto kaj postsekvu lin!

Direktoro kaj profesoro
D-ro-inĝ. Werner Gitt